Eksterrete

Eksterrete

Eksterrete pri komputilaĵoj kaj retaj projektoj

Ĉio estas trovebla en interreto! Sed… multaj retejoj prezentas malaktualajn informojn kaj ne plu uzeblajn versiojn de programoj. Trovi la indaĵojn estas temporabe kaj foje iom komplike. Dum prelegserio pri komputilaĵoj kaj retaj projektoj en lokaj kluboj en Benelukso mi rimarkis, ke tre mankas superrigardo de tiaj indaj (kaj aktivaj) projektoj. Post prezento mi foje per retpoŝto sendis la plej interesajn ligilojn al ĉeestintoj, sed tio klare ne sufiĉas. Papera verko kun tekstaj klarigoj daŭre plej taŭgas por tiu celo. Do mi ek-kreis tion.

Mi vendas la Komputeko-broŝurojn je malalta prezo kaj disponigas senpagajn pdf-dosieroj per ĉi tiu retejo. Pli gravas por mi, ke la kolektitaj informoj atingu interesitojn, ol gajni monon.

Tamen, mi provas ekesti profesia esperantisto por havi kiel eble plej multe da tempo por dediĉi al la antaŭenigo de Esperanto. Se vi volas subteni mian agadon, tion eblas fari per la Fonduso Instigo. Universala Esperanto-Asocio oficiale subtenas la projekton Eksterrete. Subtenu la laboron de UEA per membriĝo. Ankaŭ via enhava kontribuo estas tre bonvena! Utilaĵojn sendu al mi per Telegram aŭ kontaktu min per ĉi tiu formularo.

Planitaj volumoj

  • Eksterrete 1: lerniloj kaj vortaroj
  • Eksterrete 2: bitlibroj kaj bitgazetoj
  • Eksterrete 3: podkastoj kaj filmetoj
  • Eksterrete 4: blogoj kaj malkovrindaj retejoj
  • Eksterrete 5: retaj ludoj
  • Eksterrete 6: kion konkrete fari per EO en 2020 – malkovrindaĵoj en interreto
  • Eksterrete 7 – teknikaj iloj, klarigoj kaj rekomendoj

Pretaj volumoj

Unua volumo: pri lerniloj kaj vortaroj

Superrigardo de lerniloj kaj vortaroj, klarigoj pri ĉapelitaj literoj kaj vortareto trilingva de oftaj prikomputilaj vortoj.

Presita broŝuro kostas 3 EUR kaj estas aĉetebla en la retbutiko de FEL aŭ rekte de Yves Nevelsteen dum renkontiĝoj.

La nuna eldono estas 2020. Dank’ al subteno de la fonduso Instigo-Liberapay vi povas senpage elŝuti Eksterrete 1 (pdf)

Dua volumo: pri bitlibroj kaj bitgazetoj

Klarigoj pri bitlegiloj, superrigardo de bitlibroj kaj bitgazetoj haveblaj en Esperanto. Presita broŝuro kostas 3 EUR kaj estas aĉetebla en la Retbutiko de FEL aŭ rekte de Yves Nevelsteen dum renkontiĝoj.

La nuna eldono estas 2019; eldono 2020 estas preparata. Dank’ al subteno de la fonduso Instigo-Liberapay vi povas senpage elŝuti Eksterrete 2 (pdf). Atenton: temas pri malneto kompletigota.

Eksterrete – cerbumado (privata)