Facebook en Esperanto

Facebook en Esperanto

Estas multaj kialoj ne uzi Facebook. Sed se vi tamen uzas ĝin, mi rekomendas ke vi uzu ĝin en Esperanto!

Jen kelkaj pripensoj kaj konsiloj pri la tradukado de Facebook al Esperanto.
Kunlaborante, mi planas ĝisdatigadi tiun ĉi dokumenton. Viaj komentoj estas tre bonvenaj!

Kiel ŝanĝi la interfacan lingvon?

Iru al tiu ĉi ligilo por ŝanĝi la Facebook-lingvon:

Bedaŭrinde ne eblas uzi la Esperantan version per la portebla versio por iOS kaj Android, ĉar aŭtomate estas uzata la lingvo de la operaciumo. Tamen indas agordi Facebook en Esperanto, ĉar la sciigoj kaj retmesaĝoj tamen aperos en Esperanto! Tio povas estas tre amuza kaj instrua. Ĉio kio ankoraŭ ne estas tradukita al Esperanto, aperos en la dua lingvo kiun vi agordis.

Diskutejo

Ekzistas Facebook-grupo Translate Facebook into Esperanto. Tie eblas diskuti kun la aliaj tradukantoj. La grupo ne estas tre aktiva, sed interesas iom tralegi ĝin antaŭ ol ek-aprobi kaj traduki, precipe ĉar okazis kelkaj gravaj voĉdonadoj (kelkaj estas menciataj en tiu ĉi dokumento).

Kvanto kaj kvalito

Traduki Facebook al Esperanto estas giganta tasko. Estas multege da tradukendaj teksteroj kaj daŭre aldoniĝas novaj ebloj. La plej granda defio tamen estas la kvalito kaj unueco de la traduklaboro. Tial mi alvokas vin nepre ne kunlabori en la tradukejo se via lingva nivelo ne estas sufiĉe alta. Kiam aperis unua versio de Facebook en Esperanto, multaj esperantistoj provis ĝin kaj poste rezignis.

Por helpi pri la kvalito kaj unueco de la traduklaboro, mi ĝisdatigis Komputeko-n kaj aldonis al ĝi multajn Facebook-vortojn.

La tradukejo

Traduki kaj aprobi tradukojn vi povas fari en la Tradukejo de Facebook. Ekzistas tri sistemoj en la Facebook-a tradukejo: labortabla, enteksta kaj portebla.

Alklaku la globeton dekstre sube por vidi la opciojn pri lingvo kaj tradukado:

Mi varme rekomendas agordi kroman lingvon en la tradukejo. Supre en la tradukejo alklaku Redakti agordojn kaj poste elektu kiel traduklingvon Esperanton kaj referencan lingvon:

Dua fontolingvo vere multe helpas por pli trafe traduki. Tradukoj evidente estas pli akurataj se la originalo aperas dulingve (ekzemple angle kaj nederlande).

Se vi volas nur (mal)aprobi tradukojn, pli facilas kaj rapidas la versio por porteblaj aparatoj.

Se vi volas esti certa pri la kunteksto kiam vi aprobas tradukojn (aŭ tradukas), ankaŭ eblas traduki FB entekste. Post kiam vi ŝaltis la entekstan tradukadon, eblas maldekstre klaki por navigacii kaj dekstre klaki por traduki (kaj aprobi tradukojn).

Vidu ankaŭ Translation App Guide: https://www.facebook.com/translations/app_guide

Konstatoj

  • La teamo uzas ‘Facebook’ kaj ne ‘Fejsbuko’n aŭ ‘Vizaĝlibro’n.
  • Antaŭe eblis serĉi je teksteroj kaj tiel amase traduki ilin unuece. Bedaŭrinde Facebook malebligis tion, verŝajne ĉar okazis misuzo. Tio tamen iom malfaciligas la taskon zorgi pri bonkvalita traduko unueca. Ŝajne Facebook volas ke vi plurfoje traduku gravajn teksterojn por esti certa ke la traduko estas en ordo. Povus funkcii, ni vidos…
  • En la tradukejo ekzistas terminaro, sed ĝi estas kreita duonaŭtomate, ne-redaktebla kaj do ne tute fidinda.

Atentigoj

N-finaĵo

N-finaĵo(j) foje donas problemon. Oni kutime aldonas ‘n’, precipe se temas pri unu vorto. Ĉiukaze atentu ne traduki ‘photo’ kiel ‘foton’ se la tekstero aperas kiel dua parto, ĉar tiam la akuzativo aperos dufoje!

  • 1/2: {name1}, {name2} kaj {name3} ŝatas la {=photo}n de {owner}.
  • 2/2: foto

Depende de la kunteksto mi rekomendas ne aldoni ‘-n’ aŭ ‘-on’, precipe kiam temas pri frazo kiel

  • {icon} spektas {object} kun {name1} kaj {n-more-recipients} ĉe {place-name}.
    (‘object’ povas ekzemple esti Gone With the Wind)

Se vi dubas inter tempindikoj kun aŭ sen akuzativo, pripensu, ĉu ne eblas la adverba formo. Ekz, „ĉi-monate” anstataŭ tiu(n) ĉi monato(n).

Atentu, kvankam eblas diskuti ĉu jes aŭ ne, por unuecigi la tuton aldonu N ĉe:

  • Marki reklamon kiel ofendan aŭ malkonvenan
  • Sendi kiel mesaĝon
Infinitivo/imperativo

Oni uzas la jenan regulon pri uzado de imperativo en surekranaj tekstoj kaj menueroj: oni uzu ĝin kiam temas pri instrukcio al la uzanto, ekz. “Entajpu vian pasvorton” aŭ “Elektu el la ĉi-suba listo”. Krom tio, oni uzu i-formojn: “Konservi la dosieron”, “Kopii la tekston”, k.s.

nomoj de lingvoj

Nomoj de lingvoj estas tradukitaj en FB jene (la angla kiel ekzemplo): angla, la angla, la angla lingvo, Angla, la Angla. La 6-an de aprilo 2017 okazis enketo en la FB-grupo Translate Facebook into Esperanto kaj oni elektis unuecigi al “la {lingvonomo}”.

Troaj majuskloj

Atentu: en la angla ofte oni uzas ‘troajn majusklojn’ kiujn oni ne uzas en Esperanto. Ekzemple: Science and Tech -> Scienco kaj teknologio (NE Scienco kaj Teknologio)

Ŝatis/ŝatas

En Esperanto oni ne ŝatis paĝon, sed ĝin ŝatas ĝis kiam oni ne plu ŝatas gin.  Foje necesas do traduki ‘liked’ kiel ekŝatis:

People who have liked your Page = Homoj kiuj ekŝatis vian paĝon.

Verboj

‘Komplikajn anglajn verbojn’ traduku facile: ‘is celebrating’ -> festas, ‘charging’ -> ‘ŝargas (kaj ne ‘estas ŝarganta’)

Ekzemplaj frazeroj kaj terminareto

Atentu: ne (nur) mi elektis la ĉi-subajn vortetojn. La tradukado de Facebook estas komuna laboro kaj kiel dirite ĉi-supre, ne eblas redakti la terminaron. Ĝi iel aŭtomate estas kreita. Se ni volas realigi unuecan tradukon, tamen gravas ke ni uzu la samajn vortojn por samaj aferoj… (ekzemple eblas diskuti pri ‘event = okazaĵo’, sed laŭ PIV ‘evento’ estas ‘sufiĉe grava okazaĵo’, dum en la angla oni celas iun ajn eventon)

Account switcher = kontoŝanĝilo
Activity = agado
Activity log = Agadlisto
Ad = reklamo
Administri paĝon
Advertiser = reklamanto
AM = ATM (antaŭtagmeze)
Album: iuj tradukis tion kiel ‘fotaro’, sed albumo povas en Facebook enhavi kaj fotojn kaj filmetojn. Mi do rekomendas uzi ‘albumo’n.
App store = aplikaĵejo ‎(Eventuale sekvata de ĝia markonomoj)
Block user = bari uzanton (foje ankaŭ ‘bloki’)
Bookmarks = paĝosignoj
Boost event = reklami okazaĵon (ne ‘promocii’ aŭ ‘plirapidigi’)
Ĉeesti okazaĵon (aŭ ‘iri al okazaĵo’)
Chat = babilejo (kaj ne babili aŭ retbabilejo)
Check in = prezentiĝi (ĉe okazaĵo aŭ loko)
Close friends = plej bonaj amikoj (kaj nepre ne ‘intimaj’)
Comment Komenti pri
Comments on your posts = Komentoj pri viaj afiŝoj
Connections and contacts = konektitoj kaj kontaktpersonoj
Cookies = kuketoj
Create group = krei grupon
Data package = datumpakaĵo
Edit comment = Redakti komenton (ne ‘modifi’)
Elekti foton en albumo (aŭ fotaro, se temas nur pri fotoj)
Email: atentu pri la diferenco inter retpoŝto, retmesaĝo kaj retpoŝtadreso. En la angla ofte ne estas klara kion oni konkrete celas; foje helpas dua fontolingvo.
Engaging post = populara afiŝo
Event = okazaĵo (kaj ne ‘evento’)
Event Invitations = invitoj al okazaĵoj
Featured photo = elstarigita foto
Feed (ŝajne mallonge por ‘news feed’) – novaĵlisto
Follow = aboni (kaj ne ‘sekvi’)
Foto = foto
Fotojn oni vidas, filmetojn oni spektas.
Friend finder = amiktrovilo
Friends lists = amiklistoj
Friend request = amikiĝpeto
Fundraiser = monkolekto
Games = ludoj
Go viral = disfamiĝi
Groups = grupoj
Group member = membro (de grupo). Al grupo oni aliĝas.
Hacked account = konto transprenita de kodrompisto
Home town = devena urbo (kaj ne ‘hejmurbo’)
Instant Games = tujludado
Legacy Contact = Kontaktpersono por konto kun hereda statuso
Lifetime = montrotempo
Like = ŝati
Like button = ŝatobutono
Likes = ŝatoj
Live = realtempe – {name} was live = {name} aperis realtempe
Live video = realtempa filmeto
Location-based = lokdependa
Log into Facebook = ensaluti en Facebook
Log into your account = ensaluti en vian konton
Love a post = ami afiŝon
Make private = privatigi
Memory = memoro (ne ‘memoraĵo’ aŭ ‘raporto’)
Message = afiŝo, mesaĝo, retmesaĝo aŭ babileja mesaĝo. Atentu la kuntekston. Ofte per dua nacia lingvo aŭ tradukante entekste pli klaras pri kio konkrete temas.
Messenger = Mesaĝilo (kaj ne ‘Messenger’, kvankam la terminaro ja indikas tion…). La 20-an de marto 2017 okazis enketo en la FB-grupo Translate Facebook into Esperanto kaj granda plimulto preferis ‘Mesaĝilo’-n.
Mobile = portebla (ne ‘mobila’)
Moderator = kontrolanto (kaj ne ‘moderatoro’)
Multilingual Posts = plurlingvaj afiŝoj (ne ‘multilingvaj’, ĉar ili estas plurlingvaj, ne multlingvaj)
News feed = novaĵlisto (kaj ne ‘novaĵfluo’)
Nickname = kromnomo
Notification = sciigo
Offline event set = eksterreta okazaĵaro
Okazaĵon oni ŝatas, ne ŝatis. Ĝi estas do ‘ŝatata’ ĝis kiam oni ne plu ŝatas ĝin, ne ‘ŝatita’.
Oni invitis vin aliĝi al (kaj ne ‘aniĝi’ aŭ ‘membriĝi’) grupo {group}. {name1} ankaŭ estas membro (kaj ne ‘ano’ aŭ ‘aliĝinto’).
Optional = malnepra (kaj ne ‘opcia’)
Organic reach = spontanea atingo
Page preview = paĝa antaŭrigardo
Password strenght = pasvorta kvalito (forta/malforta)
Pin = alpingli (ne ‘fiksi’ – mi korektos poste en Komputeko)
Placement = afiŝado
PM = PTM (posttagmeze)
Poke = puŝeti
Poll = enketo
Post = afiŝi
Post = afiŝo
Post on your Timeline = Afiŝi sur vian kronologion
Premium Games = pagendaj ludoj
Privacy settings = privatecaj agordoj
Profile photo = profilbildo (kaj ne ‘profilfoto’)
Promote your Page = Privarbu vian paĝon / aŭ ‘pli konatigu’ (ne ‘promocii’)
Recent post = freŝa afiŝo
Recent changes/emails = lastaj ŝanĝoj/retmesaĝoj
Reklami en Facebook
Required = deviga (kaj ne ‘nepra’)
Response rate = respondo-elcentaĵo
Save = konservi
Saved items = konservitaĵoj (aŭ ‘konservitaj afiŝoj’, dependas)
Scheduled post = planita afiŝo
See all = Vidi ĉiujn (ne ‘Montri ĉiujn’)
Select = elekti (kaj ne selekti)
Send as mesage = Sendi kiel mesaĝon
Setting = agordo
Share = konigi (kaj ne ‘kunhavigi’ aŭ ‘dividi’)
Share on a friend’s timelineKonigi sur amikan kronologion
Share post on Newsfeed = Konigi afiŝon en novaĵlisto
Share to a Page = Konigi al paĝo
Share with a group = Konigi en grupo
Shared docs – komunaj dokumentoj
Shortcuts = Ŝparvojoj
Show more = vidi pli / vidi pliajn (ne ‘montri pli’)
Skribi afiŝon
Skribu ion sur/en la kronologio de {name}
Snooze {short-name} for 30 daysVidi nenion de {short-name} dum 30 tagoj (aŭ: “paŭzigi afiŝo-montradon”)
Sticker = Glumarko (kaj ne glupapero)
Suggested members = Proponitaj membroj (ne ‘sugestitaj’)
Start „start-” estas netransitiva. Do oni (re)startigas foliumilon.
Status Updates = ??
Story = rakonto (ne ‘raporto’)
Tab = langeto
Tag a person/place = marki personon/lokon
Tag friends = marki amikojn
Tagging = markado
Text message (SMS) = tekstmesaĝo
Timeline = kronologio (kaj ne ‘tempolinio’)
To go viral = disfamiĝi
To go viral: kvazaŭviruse disvastiĝi
Type = speco (kaj ne ‘tipo’)
Update = ĝisdatigo
Video = filmeto (kaj nepre ne video)
Video chat = vid-babilado
Views = spektoj
View all = vidi ĉiujn
View on Facebook = Vidi en Facebook
Viral reach = atingo de disfamiĝo

Ankoraŭ trakti

https://www.adformatie.nl/privacy/alle-facebook-termen-helder-uitgelegd

One comment

Respondi