Komputila frazaro

Komputila frazaro

Interesaj artikoloj

MALNETO!

Mi aĉetis novan komputilon

Pasintan vintron mi aĉetis novan komputilon por mia koramikino Eveline. Ĉar mi volis nepre aĉeti por ŝi fidindan kaj rapidan aparaton kun la plej lasta vindoza operaciumo, mi multe komparis diversajn proponitajn maŝinojn. Mi interalie atentis pri tio ke la komputilujo GELUIDSISOLATIE, ĉar mia propra komputilo estas sufiĉe brua. Nuntempaj komputiloj startas multe pli rapide kaj estas malpli bruaj, interalie ĉar ili enhavas kroman fiksitan diskonsolidstatan diskon (SSD). Temas pri la sama aparataro kiu estas uzata en poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.

Kiam ni pasis ĉe Aldi, subite ni vidis ĉe la kaso oferton: nova komputilo por nur 350 eŭroj. Ho! 🙂 Tamen mi ankoraŭ iom hezitis: ĉu sufiĉos la labormemoro? Ĉu sufiĉos la disponebla diskospaco?  Ĉu tri USBkonektiloj sufiĉos? Ĉu vidkarto kiu estas parto de la ĉeftabulo sufiĉos por Eveline? Supozeble jes. Ni do aĉetis ĝin.

Instali kaj agordi la komputilon estis facile; sufiĉas elekti lingvon kaj iom atendi. Dum la instalado la komputilo foje restartas. Ne necesas mem restartigi ĝin, tion ĝi faras aŭtomate. Vindozo 10 ankaŭ aŭtomate trovis kaj instalis la muson, la klavaron kaj la ekranon. La printilon mi instalis poste. Feliĉe mi ne devis elŝuti pelilon, ĉio tuj enordiĝis.

Por mia komputilo mi ne uzas vifion, ĉar mi konstatis ke retkonekto per kablo estas pli rapida kaj stabila. Do ankaŭ por Eveline mi iris al komputila vendejo kaj tie petis ke oni kreu por ŝi tian kablon.

La unuan programon kiun mi instalis estis retumilo. Defaŭlte Vindozo 10 proponas la retumilon Edge, sed plej ofte uzataj estas Google Chrome kaj Firefox. Eveline kutimas uzi Google Chrome. Post kiam mi instalis Chrome, mi do igin ĝin defaŭlta en la vindoza agordilo. Por eviti ĉiun konfuzon, mi forigis Edge de la taskopleto.

Mi iom hezitis ĉu Eveline ekuzu la retpoŝtilon Mail de Vindozo 10, ĉar estas kelkaj avantaĝoj kompare al nubaj servoj kiel Hotmail, Yahoo kaj Gmail. Tamen mi al Eveline finfine rekomendis uzi Gmail-on, interalie ĉar KOMPLETIGI. Por aliri la servon Gmail, en la adreskampo de la retumilo mi entajpis la retejan adreson http://mail.google.com. Poste necesas ensaluti per salutnomo kaj pasvorto. Iuj nomas tion ‘ensalutiloj‘, plaĉas tiu vorto al mi. Por mi mem mi agordis pli sekuran ensalutadon: mi ensalutas uzante mian poŝtelefonon. Eblus teorie ankaŭ aktivigi dufazan aŭtentigon, sed tio por mi jam estas troigo.

Gmail estas ligata al la adresaro kiun mi uzas en mia poŝtelefono. Ĉiam kiam iu donas al mi sian vizitkarton, mi tial provas kiel eble plej rapide aldoni kontaktinformojn al Google Contacts. Ĉar la datumoj estas aŭtomate sinkronigitaj, preskaŭ ne plu eblas perdi ilin poste. Mi provis tion klarigi al miaj gepatroj, sed ili daŭre uzas paperetojn. Intertempe feliĉe ili kapablas malfermi retmesaĝojn senditaj al ili, mem krei novan mesaĝon kaj respondi al sendinto. Plusendi mesaĝon ili ankoraŭ ne kapablas, nek kunsendi dokumenton aŭ foton.

Eveline kaj mi foje kunlaboras pri tradukado de tekstoj. Mi provis konvinki ŝin (kaj min mem…) uzi malfermitkodajn dokumentoredaktilon (anstataŭ Word) kaj  kalkultabelilon (anstataŭ Excel), sed ni bedaŭrinde spertis kelkajn kongruajn problemojn. Ankaŭ Eveline ne sukcesis alkutimiĝi al OpenOffice. La argumento ke ĝi estas havebla en Esperanto ne konvinkis ŝin 🙂 Ekde tiam ni ĉiumonate paĝas 10 eŭrojn por Microsoft Office. Ĝi inkluzivas OneDrive, servo kiu sinkronigas dokumentojn de via komputilo kun la Nubo. Tio ebligas kunlaboradon, kvankam ne ĉiam funkcias senzorge. Mi ekzemple volis uzi tian servon por ĉiam havi savkopion de miaj gravaj dokumentoj, sed poste kiam mi foje perdis ĉion, mi plu nur fidas eksteran diskon. Mi agordis Vindozon 10 tiel ke ĝi aŭtomate kreas ‘alkrementan savkopion’, savkopion de ŝanĝoj. Unu el la avantaĝo estas ke pluraj versioj de miaj dokumentoj estas konservitaj. Tiel mi ĉiam disponas je pluraj kopioj kaj se okazas iu fuŝo, mi povas restaŭri la version kiu plej konvenas al mi. Iom post iom evidente mia ekstera disko pleniĝos, post kelkaj jaroj sendube mankos diskospaco. Ne tro gravas, mi foje forigos kelkajn dosierojn permane.

Lastatempe mi nur fotas per mia (plurfunkcia) poŝtelefono. Mi instalis la aplikaĵon Google Photo je ĝi. Kelkajn sekundojn post kiam mi fotis, la rezulto estas jam disponebla pere de la retejo http://photos.google.com – ege plaĉas al mi. Tamen mi ankaŭ tre kontentas pri la fotoprogramo Windows Photo. Ĉar mi ne aldonis kroman memorkarton al mia poŝtelefono, ĝi estas limigita al 16 GB kaj mi regule devas movi miajn fotojn kaj filmetojn al mia fiksa komputilo. Tio validas ankaŭ por Eveline, do mi agordis ŝian poŝtelefonon tiel ke aŭtomate aŭdvidaĵoj estas kopiitaj al ‘monataj’ dosierujoj sur c:/users/images Ĉiuj fotoj kiujn ŝi prenos en marto, aperos do aŭtomate sub c:/users/images/2018/03 ! Post kiam la aŭdvidaj dosieroj estas kopiitaj, la komputilo demandas ĉu forigi la fotojn de la poŝtelefono, ĉu konservi ilin. Gravas atenti pri duobloj; multaj homoj ne nur havas milojn da fotoj, sed havas ilin du aŭ trifoje. Senduobligi ilin povas esti ege temporaba tasko, kiun vi devas zorge fari, ĉar vi ja ne volas perdi foton!

Hejme ni uzas la komputilon de Evelino kiel televida spektilo.  Ni ne plu pagas por KABEL-TV, sed nur spektas televidajn programojn per interreto. Estas pli praktika, ĉar tiam eblas mem elekti kiam oni spektas. UITGESTELD KIJKEN. Bedaŭrinde mi iom seniluziiĝis pri la nova komputilo kiun mi aĉetis por Eveline. Ĉar ni kutimis ligi ŝian komputilon al nia TELEVIDILO per HDMIkablo, mi volis tion fari same per la nova. Sed evidentiĝis ke ĝi havas nur unu HDMI-konektilon… kiun ni bezonas por la komputila ekrano, ĉar ne estis je ĝi DVI-konekto kiel ĉe mia. Terure! Sed bone, eblas solvi. Mi do tuj mendis HDMI-an dividilon en la retejo Aliexpress; intertempe ni regule permane ŝanĝis la HDMI-kablon. Kelkajn semajnojn poste alvenis la dividilo. Ne funkciis, ĉar la vidkarto ne estis sufiĉe potenca! Nova seniluziiĝo… ni decidis ligi al la televida ekrano mian tekokomputilon.

Ĉar foje ankaŭ mi laboras sur la komputilo de Eveline (ekzemple kiam ĉeestas mia filo), mi instalis je ĝi ankaŭ la programeton Tajpi. Ĝi faciligi la tajpadon de ĉapelitaj literoj. Ĝi estas kreita de Thomas James, senpaga kaj libera (laŭ Ĝenerala Publika Permesilo de GNU). Per Tajpi oni povas entajpi klavkombinojn kiel cx, s^ kaj aliajn, kaj ili aŭtomate anstataŭiĝos per la konvena Esperanta litero. Ankaŭ eblas tuj aperigi Esperantan literon per premo de unuopa klavo. Tio simulas reagordon de la sistema klavarfasono. Ankaŭ eblas uzi Alt Gr aŭ simuli la senpaŝajn klavojn kiuj ekzistas en multaj klavarfasonoj. Tajpi ankaŭ havas bazan skript-lingvon kiu provizas pli potencan agordon kaj ilojn por konverti tekston de la tielnomata X-sistemo, kaj enigi iun ajn unikodan simbolon je premo de agordita klavkomando. Dum Tajpi funkcias, bildsimbolo restas en la sistema taskopleto (System Tray) kiu montras la aktivecon de la programo. Tajpi neniel ajn faros ŝanĝojn al via sistemo; ĝi nur sidas en la fono kaj respondas al klavara tajpado. Mi agordis Tajpi-n je la komputilo de Eveline tiel ke ĝi aŭtomate startas, sed neaktiva. Tiel ŝi ne havos surprizojn kiam ŝi tajpas vortojn kiel ‘Bordeaux’.

Por preskaŭ ĉiu retservo kiun vi nuntempe uzas, estas bezonata ensalutiloj. Tial mi havas longan liston kun pasvortoj en kalkultabelo. Ekzistas bonaj administrilo por pasvortoj, sed tion mi persone ankoraŭ ne uzas. Pasvorta administrado tamen pli kaj pli gravas, ĉar ne plu sufiĉas krei konton kaj elekti pasvorton – necesas nuntempe regule ŝanĝi pasvorton. Pasvorto nepras se vi volas havi aliron al iu servo; se vi perdis ĝin, eblas kutime ĝin restarigi. Feliĉe retumilo ofte povas dumtempe memori pasvorton por vi.

Ofte eblas tamen uzi retservon sen devi krei konton aŭ ensaluti. La aliro kaj ebloj tiam ofte estas limigitaj. Eblas ekzemple konsulti la retan enciklopedion Vikipedio kiel sennoma uzanto, sed tiam vi ekzemple ne povas mesaĝi kun aliaj vikipediistoj, ne povas listigi viajn kontribuojn kaj atentaron k.s.

La interkona retejo Facebook estas

Respondi