Yves Nevelsteen

Novaĵoj de Esperantujo

2018-01-16 Vizitrekordo ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno

La Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko pasintjare havis pli ol 20.000 vizitantojn. Tio estas rekordo por la muzeo, kiu estis fondita antaŭ 90 jaroj, rakontas la direktoro de la muzeo, Bernhard Tuider. http://www.liberafolio.org/2018/01/16/vizitrekordo-ce-la-esperanto-muzeo-en-vieno/

2018-01-15 Raporto pri la KER-ekzamenoj en 2017

2017 estis laŭkalendare la deka ekzamenjaro en kies fino ni atingis sume 2012 sukcesintojn.
En la 10a kalendarjaro de la KER-ekzamenoj okazis entute 5 memstaraj ekzamensesioj en kvar landoj. Ni organizis la 6an tutmondan ekzamensesion en du partoj (la 10an kaj la 17an de junio) en 18 urboj de 14 landoj. En tiuj urboj ekzameniĝis entute 117 personoj kaj sukcesis 99.
Poste ni havis apartan sesion dum la hispana landa kongreso en Teruel. Komence de julio okazis paralelaj sesioj en la usona urbo Raleigh, dum la landa kongreso kaj en Herzberg, Germanio. En julio ni okazigis plian sesion, same en Raleigh, dum la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj la lasta sesio estis dum UK en Seulo.
Al la ekzamenoj dum la jaro aliĝis entute 197 personoj, aperis en la ekzamenlokoj 181 kandidatoj (92 %) el kiuj sukcesis 161 personoj (89 %). La nombro de la fiaskintoj estis 20 (11 %).
La plej sukcesa lando ĉi-jare estis Usono, kie ekzameniĝis kaj sukcesis entute 24 personoj. La sekva plej diligenta lando estis Francio, kie entute en 3 urboj estis sesio, kaj aldone francoj ekzameniĝis ankaŭ en Svislando kaj Koreio, entute 18 personoj. Estas interese mencii ke kun la ĉi-jaraj ekzamenoj Francio entute nun atingis 504 diplomitojn.

http://edukado.net/novajhoj?id=729

2018-01-10 INTERNACIA KONKURSO DE POEZIO POR JUNULOJ

La konkurso estas organizata de la Asocio “Poésie en liberté” (poezio tut’libera) ekde 1998. En 2017 partoprenis pli ol 4000 junuloj el pli ol 20 landoj. Ĝis nun estis akceptitaj nur franclingvaj poemoj. Danke al la iniciato de de E-asoci “Esperanto-France” en la jaro 2018, por la 20-a okazo, eblos alsendi poemojn ankaŭ en Esperanto, vidu detalojn ĉe: https://www.poesie-en-liberte.fr/prix-esperanto/

Partopreni povas ĉiuj junuloj aĝantaj 15-25 jarojn, el iu ajn lando. La partopreno konsistas en sendo de neeldonita poemo, versa aŭ proza, kun maksimume 30 versoj aŭ 30 linioj. La kandidatoj rajtas sendi po unu poemon en la franca aŭ en Esperanto, sed eblas sendi nur po unu en ĉiuj el tiuj lingvoj. La partopreno okazas nur rete ĝis la 7-a de aprilo 2018, uzante la formularon ĉe https://www.formulaire-poesie.fr/index.php/prix-esperanto

En fino de majo la ĵurio elektos la gajnantojn, kiuj ricevos premion de 3-taga vizito de Parizo. La esperantistoj loĝos ĉe Esperantaj familioj, kaj partoprenos grandan finan ceremonion. Samtempe, la poemoj estos eldonitaj libroforme.

2018-01-09 Eblas peti stipendion por Wikimania 2018 – esperantistoj helpos vin

Plialtigu viajn ŝancojn de sucesa stipendipeto por Vikimanio 2018! ELiSo senpage konsultos vian kandidatiĝon kaj vi veturos al Kaburbo al la plej granda renkontiĝo de vikimedianoj! Konsultado ĝis la 18a de Januaro. https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1

2018-01-09 Steven Brewer estas la nova redaktoro de Global Voices en Esperanto

Post kvar jaroj da sindediĉa laboro Hirotaka Masaaki (Vastalto) forlasis sian taskon kiel la redaktoro de la Esperanta versio de la monda blogaro Global Voices. La nova redaktoro estas Steven Brewer. Laŭ li ĝuste per Esperanto Global Voices povus vere atingi siajn celojn. Legu la artikolon en Libera Folio.

2018-01-10 Ses jarkolektoj de La Ondo senpage legeblaj

Antaŭ dek unu jaroj, en januaro 2007 komencis aperi la elektronika versio de la La Ondo de Esperanto. La redakcio post paso de kvin jaroj senpage disponebligas malnovajn jarkolektojn. Ĵus estis enretigitaj la pdf-versioj de ĉiuj numeroj de la 2012a jaro. Krom pli ol du centoj da primovadaj artikoloj, kiuj perdis sian aktualecon, en ĉi tiu jarkolekto aperis pluraj daŭre interesaj artikoloj pri diversaj temoj, multaj recenzoj, originalaj kaj tradukitaj beletraĵoj kaj dekartikola ciklo pri Esperanto-poetoj de Zamenhof ĝis Mao Zifu en la rubriko “Nia trezoro”.

Nun ses jarkolektoj de La Ondo (2007, 2008, 2009, 2010, 2011, 2012) estas libere elŝuteblaj ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lode-old.htm
En la sama retejo estas ankaŭ ligiloj al la demonstraj versioj de ĉiuj pasint-jaraj “Ondoj”.

La Ondo de Esperanto (11 numeroj laŭ “pdf” kaj “ePub” + literatura suplemento), kies januara numero jam aperis, estas abonebla por la tuta jaro 2018 kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe niaj perantoj, UEA-konto, kaj per PayPal/bankkartoj ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

2018-01-08 Meso en Esperanto en Bruselo

From: Guido Ricci La venonta Meso en Esperanto en Bruselo okazos dimanĉon 14-an de januaro 2010, je la 18a horo en la Kapelo de la Resurekto, strato Van Maerlant 22-24, 1000 Bruselo. Pastro Peter Knauer SJ prezidos la celebradon.

2018-01-07 Aperis nova eldono de Semajno de Enigmoj

Ili nun gastigas ankaŭ krucvortenigmojn de Stano Marček. www.semajnodeenigmoj.com

2018-01-06 Aperis nova albumo de La perdita generacio

Hodiaŭ 6a de januaro 2018 estas la oficiala apero, la unua de jaro, kaj unuafoja eldono de bita unuopaĵ-formato ĉe vinilkosmo de « la 100a fojo » de La Perdita Generacio. Tiu unuopaĵo disponeblas en formatoj mp3, ogg kaj flac ĉe :  https://www.vinilkosmo-mp3.com/…/la-per…/4-la-100a-fojo.html

2018-01-05 Canva.com tradukiĝis al Esperanto

Canva.com tradukigis (profesie) sian retejon al amaso da lingvoj, inkluzive Esperanto. Tradukis Roel Haveman https://www.canva.com/eo_hu/

Vidu ankaŭ prezenton de Canva en YouTube.

2018-01-05 Aperis nova novaĵletero de Movado sen Nomo

Unu mano sola ne povas aplaŭdi. Kunlaboro estas la bazo de ĉiu agado. Kunlaboro signifas kune labori al komuna celo. Kunlabori signifas aŭskulti kaj respekti la aliajn kunlaborantojn, kun iliaj fortaj kaj malfortaj flankoj. Kaj por optimume kunlabori kun aliaj, necesas unuavice koni la proprajn fortajn kaj malfortajn flankojn! Legi plu…

2018-01-02

Herwig Verleyen, autoro de In Flanders Fields, petis de Lode Van de Velde traduki hajkojn liajn kaj eldoni.

2017-12-30 Ĵus aperis: Zinko de David Van Reybrouck

La plej nova eldonaĵo de IEI estas libro pri Moresnet “Zinko”, verkita de David van Reybrouck kaj tradukita al Esperanto de Piet Buijnsters, kasisto de IEI.
Ĝi rakontas la historion de Neŭtrala Moresnet, malgranda ŝtateto, inter Nederlando, Belgio kaj Germanio, kiu, dank’ al la penado de esperantistoj, preskaŭ fariĝis Esperanto-lando, kiun ili volis nomi Amikejo. Nun, jam preskaŭ forgesita, Moresnet apartenas al la germanlingva parto de Belgio.

En la novelo “Zinko” David van Reybrouck per la nekredeblaj travivaĵoj de unu enloĝanto, rakontas la rimarkindan historion de ĉi tiu landeto.   Estante pli ol nura historia evento ĝi demandigas kion la grandskala historio faras al ordinaraj homoj.

2017-12-27 Laborpropono en Ĉinio

La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang (provinco Gansu), kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du ĝis kvar eksterlandajn volontulojn por instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperantajn lecionojn kiel nedevigan programon por interesataj studentoj kaj instruistoj. La kandidatoj devas bone regi Esperanton kaj la anglan lingvon. La kolegio liveros al ĉiu volontulo senpagan loĝadon kaj monate 2000 RMB da honorario, kiu sufiĉas por pagi bonan manĝadon de minimume du homoj en la manĝejo de la Kolegio. La volontuloj povos volontuli unu semajnon ĝis 12 monatojn laŭ sia plaĉo. Al tiuj kiuj laboras pli ol 6 monatojn, la Kolegio repagos la koston de la dudirektaj vojaĝoj. La retejo de la Kolegio: http://www.plvtc.cn/.

Lokaj esperantistoj en la Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio, pretas helpi en la instruado de Esperanto en la kolegio. Interesatoj pri tio kontaktu s-ron Trezoro Huang Yinbao kaj s-ron Ardo. (retpoŝtaj adresoj haveblaj ĉe Yves)

2017-12-26 Nova kurso per Skype je supera nivelo

En januaro komenciĝos internacia E-kurso je supera nivelo, en la kategorio de specialaj kursoj. Ĝi estas gvidota de instruistino vive, en Interreto. La lecionoj okazos 1-foje semajne. Eblas aliĝi ĝis la 4-a de januaro 2018. Temas pri 5-monata kurso de Esperanto, kiun organizas la Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando. Instruos Maria Majerczak. La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

Informoj pri la kurso
Fonto: retmesaĝo de Maria Majerczak.

2017-12-20 Nova poŝtmarko

La Esperantista Grupo de Verviers (Senlime) decidis presigi fare de bpost specialan poŝtmarkon pri Esperanto. Vidu la bildon apude. Unu poŝtmarko kostas 1 eŭro. La sendo kostas 1 eŭro (por la koverta-afranko). La poŝtmarko evidente validas nur en Belgio. Eblas mendi ĝin per mesaĝo al 

Fonto:  Facebook-grupo Esperanto en Belgio – amikoj kaj vizitantoj

2017 -12-04 Aperis nova Lingolia-kalendaro

Once again we have prepared a little Christmas present for our visitors: a vocabulary calendar in German, English, French, Spanish, and Esperanto plus a multi-language version including all five languages. The calendar (PDF) can be downloaded and printed out for free. This year’s calendar contains illustrated scenes on the following topics: Clothes • Food • Sports

https://www.lingolia.com/en/news/view/calendar-2018

2017-11-16 Nova versio de Mozilla Firefox ankaŭ en Esperanto

La 16-an de Novembro Mozilla Foundation lanĉis la novan version de sia retumilo. Temas pri Firefox Quantum (n-ro 57.0). La oficiala reklamo trumpetas, ke tiu versio de la fama aplika programo estas duoble pli rapida, ol ĝia antaŭa varianto. Ĝi uzas 30% malpli da memoro ol Google Chrome. La redakcio de Esperanto Ilustrita elŝutis kaj ekuzis ĝin. Fakte ĝi estis tute refarita, kaj la fina rezulto ŝajnas pli moderna, efika kaj… rapida.

Firefox Quantum estas disponebla en pluraj lingvoj, kaj ankaŭ en Esperanto. Krome ekzistas centoj da programaldonaĵoj, troveblaj ĉe www.addons.mozilla.org.

La nova versio de Mozilla Firefox Quantum elŝuteblas ĉe la retejo www.mozilla.org/eo/firefox/new.