Yves Nevelsteen

Prelegoj, intervjuoj kaj diversaj filmetoj

Ĉu mi prelegu en via loka klubo aŭ dum via renkontiĝo? Jen kelkaj temoj.

Fonduso Instigo

Instigo-Liberapay, sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio, estas fonduso kiu subtenas Esperanto-agadojn, kiuj celas provizi retajn servojn en Esperanto. Diferenco kun aliaj fondusoj: ni kolektas monon por ĝin pludoni al homoj kiuj pruvis sin, por danki kaj instigi ilin – por motivigi ilin daŭrigi: “Vi bone faris, daŭrigu tiel; via agado helpas la Esperanto-komunumon”. Mi volas prezenti al vi la fondusojn, ĝiajn partoprenantojn kaj ĝisnunajn realigojn https://instigo.be

Daŭro de la prezento: ĉ. unu horo.

Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas bildo.png
Eventa Servo

La retejo www.eventaservo.org estas moderna internacia kalendaro pri Esperanto-rilataj eventoj. Fernando Ŝajani estas ĝia kreinto kaj mi estas ‘ĉefhelpanto’: konsilanto, testanto de novaj funkcioj kaj komunikanto (kun uzantoj kaj gazetaro).

Daŭro de la prezento: unu kaj duona horoj.

Spektu: Kiel kreskigi Esperantujon per Eventa Servo (Prelego de Yves Nevelsteen por la Londona Esperanto-klubo kaj La Verda Stelo en januaro 2023)

Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas bildo-3.png
Komputeko

Komputeko (mallongigo de “Prikomputila terminokolekto”) estas reta projekto de E@I (https://ikso.net/projektoj/), kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon. Mi iniciatis Komputekon en 2006. Ekde 2018 mi ek-kunlaboris kun Robin van der Vliet pri tradukado de Telegram al Esperanto (https://telegramo.org). La kunlaborado pli intensiĝis kaj ni eklaboris pri nova Komputeko-retejo (https://komputeko.net). La rezulton mi volas prezenti al vi dum mia prelego.

Daŭro de la prezento: ĉ. unu horo.

Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas bildo-1.png
Oftaj eraroj en Esperanto: projekto Senerarigo

Eraroj abundas en Esperantujo. Instruinte kaj provleginte, mi kolektis oftajn erarojn. Mi volonte prezentos al vi resumon de oftaj eraroj kaj novan projekton kiun mi planas: Senerarigo.

Daŭro de la prezento: unu kaj duona horoj.

Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas bildo-2.png
Telegram

Telegram estas senpaga nuba komunikilo kiu ekzistas en Esperanto. Ĝi multe helpas min komuniki kaj agi pli efike pri Esperanto.

Daŭro de la prezento: ĉ. unu horo.

Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas bildo-5.png
Vivi en lando kun tri oficialaj lingvoj: Belgio

Mi estas belgo – flandro – kaj bone scias pri la lingva situacio. Ĝi estas sufiĉe “kurioza” :-).

Daŭro de la prezento: ĉ. unu horo.

Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas bildo-4.png

Registritaj prezentoj kaj filmetoj

Mi foje intervjuiĝis kaj registris prelegon. Fine de 2019 mi komencis aktive krei filmetojn kaj ilin munti. Mi uzas plurajn programojn por tio, interalie HitFilm Express kaj PowerPoint. Jen superrigardo de filmetoj en kiuj mi aperas.

Vikipedio (marto 2022)

Kiel verki por Vikipedio? (somero 2021)

Dum la dua Virtuala Kongreso de Esperanto mi prelegis pri Vikipedio.

Varba filmeto en la nederlanda (januaro 2021)

Studento Yara De Coninck kun sia teamo kreis mallongan filmeton en la nederlanda pri kial mi okupiĝas pri Esperanto. Mi disvastigis/as ĝin en kaj ekster Esperantujo (https://mallonge.net/kial-esperanto). Laŭ peto de pluraj, ni kreis filmeton kun subtekstoj en Esperanto.

Prezento de Telegram (julio 2020)
Prezento de Eventa Servo (julio 2020)
Prezento de Belgio por la Virtuala Kongreso (aŭgusto 2020)

Komputeko: prezento de la nova retejo – KAEST 2020

Intervjuo pri Aspiroj (junio 2020)

Jen intervjuo kun Lode Van de Velde pri lia romano “Aspiroj“. La intervjuo estas elsendita kadre de la Virtuala Kongreso de UEA en la somero de la jaro 2020.

Markonomoj en Esperanto

Mi prelegis pri ĉi tiu temo la 5-an de novembro 2019 en Parizo. Jen provregistraĵo kiun mi faris kun Patricia Gobert.

Komputilaĵoj kaj retaj projektoj

La 28-an de oktobro 2017 mi prelegis pri “komputilaĵoj kaj retaj projektoj” dum la Zamenhof-festo en Lunteren (Nederlando). Loïc Rossi registris ĝin; vidu ĉi-sube.

La 9-an de decembro 2017 mi denove prelegis pri la sama temo dum la Zamenhof-festo de la loka Esperanto-grupo en Lille (Francio).

Komputeko

Dum la Klaĉ-Kunveno Post-Somera (27-29an de Oktobro 2017), en Lunteren (Nederlando) intervjuis min d-ro Loĉjo pri Komputeko. Li skribas pri tio en sia jutuba kanalo la jenon:

Ne temas pri scienco mem, sed teĥnikaj kaj fakaj vortaroj estas gravaj por Esperanto, tial mi pensis ke intervjuo kun Yves povis esti interesa ! Dankon al Yves pro sia tempo kaj respondoj! Kaj vizitu kaj uzu la Komputekon!

  • Filmado kaj muntado: Loïc Rossi.
  • Filmita per poŝtelefono Huawei G620S.
  • Muntado per Shotcut, libera programo sub la permesilo GPL 3.
  • Permesilo: Creative Commons BY 4.0