Yves Nevelsteen

Pri mi

Mi estas Yves Nevelsteen [if ne:velste:n] (naskiĝis la 21-an de junio 1974 en Kapellen), belga esperantisto. Esperanton mi eklernis en 1989.Enkondukoj

Privata vivo

Mi pasigis mian junaĝon en Kalmthout kaj finstudis komunikadon ĉe altlernejo en Antverpeno en 1996.

Mi loĝis interalie en Antverpeno, Gent, Deinze, Putte, Loveno kaj Edegem. Nuntempe (2022) mi loĝas en Mortsel, sude de Antverpeno.

Mi havas unu filon, Jente.

Ruddy, Jente, Yves kaj Marcel Nevelsteen en februaro 2020

Laborsperto

Mia unua laboro estis ĉe artgalerio Campo en Campo. Tio ne aparte interesis min, sed estis bona bazo por trovi pli indajn postenojn. Mi interalie laboris kiel teĥnika telefona asistanto kaj respondeculo pri plendoj ĉe provizanto de retaliro Belgacom Skynet (nun Proximus), ĉe la financekonomia ĵurnalo De Tijd kiel interna instruisto de komputilaj programoj, ĉe Design Express kiel tradukisto de komputilaj programoj kaj verkisto de manlibroj. Tie mi instruis min mem kiel enpaĝigi per Adobe Indesign, programon kiun mi poste ankoraŭ ofte bezonis kaj plu uzas preskaŭ ĉiutage. Mi kreis propran eldonejon, franĉizon de la franclingva Agenda Plus. De 2019 mi ambicias esti profesia esperantisto. Kvankam mi ne riĉas, mi ĝojas, ke mi sufiĉe bone elturniĝas pri tio.

Esperanto

Mi aktivis kiel prizorganto de pluraj agadoj de FLEJA (retpaĝaro, revuo Jongeren Esperanto Nieuws, (kun)organizanto de PSKK). Li aktivas kiel redaktanto en la Vikipedio en Esperanto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko, projekto evoluigata kadre de E@I. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons. Inter 2004 kaj 2007 mi estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio), poste vicprezidanto. Ekde 2007 mi estis kasisto de E@I.

Mi okupiĝas interalie pri Komputeko, Vikipedio, Duolingo kaj Facebook en Esperanto. Ekde oktobro 2017 mi instruas Esperanton al komencantoj en Antverpeno.

Redaktado kaj enpaĝigado

Jongeren Esperanto-Nieuws

Mi ekredaktis Esperantajn revuojn kaj librojn en la jaro 1993. La unua eldono kiun mi kunredaktis estis Jongeren Esperanto-Nieuws, la iama komuna revuo de la flandraj kaj nederlanda Esperanto-junularoj FLEJA kaj NEJ. Mi kunredaktis ĝin de januaro de 1993 ĝis aŭgusto de 1994, kaj estis ĝia ĉefredaktoro kaj enpaĝiganto de januaro de 2004 ĝis aprilo de 2008.

Manlibro pri Vikipedio

En la jaro 2006 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo (unua eldono) mia Manlibro pri Vikipedio. Peter Baláž de Esperanto@Interreto (la nuna E@I) proponis kunlaboron pri dua eldono. Tiu aperis en marto 2007 je 1000 ekzempleroj!

Komputeko-libretoj

En 2006 mi eklaboris pri la projekto Komputeko. Kvankam komence mi celis nur krei retejon, Peter Baláž kaj Kiki Tytgat konvinkis min, ke paperan eldonon indus krei. Tio efektive indis, ĉar ni presis 500 ekzemplerojn en 2008 kaj pli ene de duonjaro disvendiĝis. Dua eldono aperis en la jaro 2012.

Horizon-taal

Horizon-taal estas la membrogazeto de Flandra Esperanto-Ligo. En marto 2019 mi transprenis ĝian enpaĝigadon de Eric d’Hondt.

Mi enpaĝigis jam multajn ekzemplerojn kaj kontribuis per diversaj artikoloj. Kelkaj (re)legindaj aperas en artikoloj.

Aliaj eldonoj de Flandra Esperanto-Ligo
Espéranto en marche

En 2019 mi aliĝis al la redakcia skipo de la valona revuo Espéranto en marche. Siatempe mi kunlaboris kun tiama prezidanto Jean-Pol Sparenberg kaj kun grafikisto Patricia Gobert; ili uzis Scribus. En 2021 Espéranto Wallonie ekhavis novan prezidanton, Jean Annet, kaj li kreis novan aspektigon de la revuo. Ekde tiam mi redaktas kaj enpaĝigas la revuon per Indesign.

Esneux-Tilff en Esperanto

Dum la renkontiĝo PEKO en Tilff en marto 2022 prezentiĝis dulingva libreto pri Esneux-Tilff. Mi provlegis la tradukon al Esperanto kaj enpaĝigis la tuton.

La broŝuro
Esperantista Vegetarano

Ekde marto 2022 mi kunlaboras kun Heidi Goes pri Esperantista Vegetarano, la revuo de TEVA. Al tiu revuo mi ne enhave kontribuas; mi nur ĝin enpaĝigas.

Instruado

Mi okupiĝas pri diversaj retaj projektoj kadre de Fonduso Instigo (Komputeko kaj Eventa Servo), sed tamen ankaŭ iom spertas pri instruado:
– dum pasintaj 30 jaroj mi ofte instruis al komencantoj, ekzemple en la klubejo de La Verda Stelo en Antverpeno. Jen pruvo 🙂

Nuntempe mi precipe plu instruas al progresantoj.
– instruis
– studosemajnfino en Nederlando: instruis plurfoje al progresantoj kaj progresintoj

+ BILDO
– mi gvidas paroligan kaj senerarigan retan kurson en Belgio per Telegram kaj Zoom. La nivelo de tiu kurso estas B2.

Fotogalerio

Mi sen kaj kun barbo en somero 2021. Kion vi preferas? 😃

Mi en la jaro 2017

Diversaj / iam ordigi

Unua Elementa Tabelo

https://projektozamelejev.wordpress.com/unua-elementa-tabelo/