Yves Nevelsteen

Fonduso Instigo

Tiu bildo havas malplenan atributon por la alternativo; la dosiernomo estas FondusoInstigo-emblemo-eta.jpg

Instigo-Liberapay, sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio, subtenas Esperanto-agadojn, kiuj celas provizi retajn servojn en Esperanto kaj aliaj satelitaj agadoj. Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, gvidas la laborojn. Projektoj kiujn vi povas subteni pere de Fonduso Instigo estas:

Prezento de la fonduso

La baza filozofio de Fonduso Instigo estas

  • danki realigintojn de valoraj Esperantaj projektoj kaj instigi ilin daŭrigi la laboron per eta mondonaco
  • ĉiujare detale raporti pri la konkretaj realigoj

En 2020 kaj 2021, jenaj personoj regule ricevis mondonacon de la fonduso: Yves Nevelsteen, Robin van der Vliet, Fernando Ŝajani, Michal Matúšov (KuboF) kaj Ivan García.

En 2021 Fonduso Instigo escepte subtenis Jezer Dorante. En 2022 ni ĝiris monsumon al Johannes Genberg.

Aperis 40-paĝa raporto pri la fonduso en 2021. Tiu ĉi raporto estas libere elŝutebla.

La raporton pri 2022 ricevis ĝis nun nur kunlaborintoj kaj donacintoj.

Instigo Benelukso

Fonduso Instigo estas de mi lanĉita en 2019. Tiam ĝi ankoraŭ nur celis finance subteni instigantojn Valère Doumont kaj Yves Nevelsteen por atingi jenajn celojn en Belgio:

  1. Plifortigi lokajn grupojn per * kreado de paroligaj rondoj. * helpado pri varbado per Facebook, Eventa Servo ktp. * vojaĝanta libroservo: pli da ebloj trafoliumi (kaj aĉeti) librojn.
  2. Pliigi partoprenigon en renkontiĝoj proponante * karavanojn: “ĉu vi kuniros ?” Ni malaltigu diversajn sojlojn. * pli da renkontiĝoj: paroligaj tagoj, trejnado ktp. * instruadon al aktivuloj pri komputilaĵoj por ilin plikapabligi kaj subteni por ke ĉio estu agrabla.
  3. Laŭ la bezonoj, doni specifan helpon al la diversaj regionaj aŭ lokaj grupoj.

Ĉiu ajn povis/as kontribui al la fonduso: individuoj kaj asocioj. Iuj kostoj kaj volontulado de Valère kaj Yves estos pagitaj de la fonduso. Kune decidas pri ĝi Jean-Pol, Valère kaj Yves. Nova generacio pretas engaĝiĝi; iom da mona subteno povus fari grandan diferencon. Temas pri investo; sen instig(ant)oj riskas malaperi la Esperanto-agado en Belgio entute…